miercuri, 25 ianuarie 2012

Dr.Gabor Balint(1844-1913)

Pri vivo kaj agado de Balint Gabor(1844-1913).
                                                                           de Marian VOCHIN
Dr.Balint Gabor naskiĝis la 13-an de marto 1844 en Szentkatolna( Catalina) el Rumanio, kaj mortis la 25-an de majo 1913 en Timisoara-Rumanio kaj estis enterigita en urbo Targu Secuiesc(Kézdivásárhely). Li studis teologion, orientajn lingvojn kaj leĝosciencon. Dank`al subtenado de Hungara Akademio por Sciencoj, li vojaĝis en Kalmukio(Rusio), Astrahan kaj Mongolio por esplori la mongolan lingvon kaj tataran, turkan, finnan, kaj rusan lingvojn. Li verkis libron pri la similecoj inter hungara kaj mongola lingvoj kun 1200 similaj vortoj. Dr.Balint Gabor neis la aparteno de hungara lingvo al la finno-ugra familio. Meze de la jaro 1870 li revenis en Hungario, kie la hungaraj scienculoj Hunfalvy kaj Budenz elpensis la teorion pri la finno-ugra deveno de la hungara lingvo. Joseph Budenz kiu laboris en Budapeŝto inter 1870-1880, estis preferata lingvisto de la Universitato en Budapeŝto kaj Hungara Akademio por Sciencoj. Do , liaj teorioj pri la prahungaroj pruviĝis eraraj. Afliktita, Dr.Balint Gabor volonte ekziliĝis en turka imperio inter 1879-1892, kie li studis aliajn arabajn lingvojn. Li instruis araban lingvon en la greka universitato el Ateno ekde 1880. Jakab Elek kaj aliaj hungaraj scienculoj petis Kultura Ministerio el Austrio-Hungario alvoki orientaliston Dr.Balint Gabor en lando. Speciale por li, Austrio-Hungaria Kultura Ministerio estigis en Kolozsvar( Cluĵ-Napoca en Rumanio), filologian departamenton( katedro) pri ural-altajaj lingvoj, kie ekde 1897 ,D-ro Balint Gabor estris ĝin ĝis la jaro 1912, kiam li retiriĝis. Dr. Balint Gabor konis sed ne akceptis la lingvon Volapuko. Li esperantiĝis en 1888 kiam li instruis en Ateno araban lingvon. Dr. Balint Gabor estis la unua profesoro kiu inter aliaj lingvoj instruis la lingvon Esperanto en la Universitato Kolozsvar(Cluj-Napoca).En 1897, kiel profesoro kaj lingvosciencisto de la Universitato Kolozsvar(Cluj-Napoca), li faris prezentado pri la demando de la universala lingvo kaj Esperanto. Li eldonis hungare, sur litografiitaj folioj, la dekses gramatikajn ĉefregulojn de Esperanto laŭ Fundamento de L.L.Zamenhof. Oni povas diri ke ĝi estis la unua modesta hungarlingva Esperanto-lernolibro. Samtempe li komencis ankaŭ la konigon de Esperanto. Li verkis artikolojn pri Esperanto aperintaj en diversaj gazetoj de la urbo Kolozsvar(Cluj-Napoca), speciale en ,,Ellenzek”, kaj anoncis ĝian grandan gravecon en la vivo, por la homaro. Multaj homoj atakis lin, sed li energie rifuzis ĉiun dubon kaj mokon. Tial oni opiniis lin ,,ekstravaganculo”, ĉar li protektis kaj popularigis Esperanton. Pro tio li skribis en la antaŭparolo de la lernolibro de Barabas Abel ke: ,, Ekstravaganculo estas tiu, kiu ne kredas la progreson de la homaro, kaj kiu aprobas la apartigon per ĉina muro disde kelkaj nacioj de la homaro”. Oni devas mencii ke al la entuziasma instigo de Dr.Balint Gabor, estas dankebla la ekapero de la unua hungarlingva lernolibro kiun verkis sian disĉiplon Barabas Abel en la jaro 1898;En la antaŭparolo de la lernolibro, Dr.Balint Gabor skribis inter aliaj : ,, Mia flanke, kiu ne bezonas peranton almenaŭ por dekdu fremdaj lingvoj-mi ĝojus treege, se anstataŭ la lernado de tiuj lingvoj, kiuj rabis multe da tempo de mi, mi devus zorgi pri unu lingvo baziĝanta sur loĝiko, kiu ĝuste tial facile lernebla kaj en la kapo tenebla.”Li ĉeestis unuan universalan kongreson de Esperanto en Boulogne-sur-Mer(Francio). Per sia agado, li starigis esperantistan skolon en urbo Kolozsvar(Cluj-Napoca), kiu iĝis la centro de la disvastigo de Esperanto en Transilvanio, Banato kaj Hungario.  Estas malpli konata , en Esperanto-movado ke Dr.Balint Gabor estis ankaŭ la unua hungara idisto. En 1903 li kontaktis la organizon ,,Delegation pour l`adoption d`une langue international”(Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia), organizita de la francaj lingvistoj Louis Couturat kaj Leopold Leaŭ, kaj en 1907 li iĝis adepto de IDO, kvankam ĝin kritikante. IDO-Akademio estis starigita per la unuaj elektoj la 16-an de aŭgusto 1909. Inter kandidatoj troviĝis la eks-esperantiston Dr.Balint Gabor. Li ne ricevis la necesan plimulton de la voĉoj, do li ne akademianiĝis. Ĉiu el la elektitaj naŭ akademianoj ricevis almenaŭ 200 voĉojn, sed Dr.Balint Gabor kun 51 voĉoj iĝis nur la 17-a, do li ne akademianiĝis. Post tiu nova malsukceso li rolis nek la Esperanto-nek en la IDO-movado. Li subite kaj tute forlasis je ambaŭ lingvoj kaj movadoj. Konklude, oni povas afirmi ke elstara scienculo Dr.Balint Gabor estis la unua esperantisto kaj la unua idisto el Hungario. Memorige, la 13-a de Julio 1996 en la Fakultato pri Hungara Lingvo en Cluj-Napoca /Kolozsvar (Rumanio) okazis festa kunveno, enkadre de kio oni inaŭguris memortabulon al dr.Balint Gabor. Ankaŭ bazlernejo el vilaĝo Szentkatolna/Catalina (Rumanio) nomiĝas Dr.Balint Gabor kaj tie estas sia monumento kun memortabulo.

Bibliografio:
,,Debrecena Bulteno” nr.18,Julio 1984-Rememoro pri Gabor Balint;  Dosiero: Foreword of Esperanto grammar book 1898 . jpg. Vikipedio.   ,,Ellenzek”-Kolozsvar,05.06.1897-,,Balint Gabor nezete az Esperanto nyelv rol”.                                              ,,Esperanto”,majo 1994,p.90;-,,Balint: 150 jarojn” de Jeno  Zagoni (Hu). ,,Eventoj”, nr.113-114, 1-2/novembro 1996;-Memortabulo al Gabor Balint.  ,,Journal of Eurasian Studies”,January-march 2009, vol.I, Issue 1-,,Gabor Balint de Szentkatolna-by Borbala Obrusanszky;
,,Lingvo Internacia”, III-a jaro,Aprilo 1898,No.4(28)-,,Hungarujo estas nia”
,,Progreso”-Paris, Julio 1908, p.227-229;
,,Progreso”-Paris,septembro 2/19,p.415-416,-Elekto di l`Akademio;

Dr.Gabor Balint(1844-1913)- laŭ gazeto ,,Vasarnapi Ujsag” ,28.11.1875; Budapest.



                         
Dr.Balint Gabor(1844-1913)                    Balint Gabor en jaro 1868

                                          
Dr.Balint Gabor-1875                         Edzino de Balint G.-Rozalia

Niciun comentariu:

Trimiteți un comentariu