miercuri, 25 ianuarie 2012

Esperanto en Rumanio(mallonga historio).

ESPERANTO EN RUMANIO
Kompilis Marian Vochin
                                               Mallonga  historio

Kvankam jam en 1889 aperis ,,Mic vocabular pentru Romani (Vortareto por Rumanoj) de Marta Frollo, la unua rumana esperanto-presaĵo, tamen en Rumanio nur de la’jaro 1903-a oni trovas izolitajn esperantistojn, kiel s-ron Monasterianu el Husi, kaj malgrandajn sciigojn en kelkaj gazetoj, kiel ,,Evenimentul” en urbo Iasi, kiuj raportas pri la esperantista movado en Francio.La 20-an de oktobro 1904 Henrich Fischer, industriisto en Galati, malfermis la unuan kurson de Esperanto en Rumanio kun 25 lernantoj kaj la 3-an de novembro la saman jaron fondis tie la unuan rondon esperantistan kun proksimume 20 anoj, prezidanto estante s-ro H.Fischer, vicprezidanto s-ro Toma Aburel , sekretario s-ro D-ro S.Kanner. En aprilo 1905 bukureŝta revuo ,,Progresele stiintei’’(Progresoj de la scienco) komencis publikiĝi tradukon kun eraroj de ,,Esperanto en dix lecons”(Esperanto en dek lecionoj) de Th.Cart kaj Pagnier sen montri la fonton. La saman jaron en la gazeto ,,Adevarul” aperis felietono pri Esperanto, okaze de Bulonja esperantista kongreso. En 1906, I. Negreanu, advokato en Bukuresto, per gazetartikoloj atentigis la publikon pri la lingvo Esperanto, petante la aliĝon de ĉiuj, kiuj deziras lerni tiun ĉi lingvon. D-ro Gabriel Robin, konata kemiisto, komencis viglan propagandon kaj esprimis la ideon komenci kun la blinduloj de l’blindulejo ,,Vatra Luminoasa Regina Elisaveta” (Luma Hejmo Regino Elisabeta) tio kio estos ebla kun la permeso de Ŝia Mosto la Regina Elizabeto, fondintino de tiu ĉi institucio. Ŝia Moŝto la Reĝino ricevis plezure la proponojn kaj vidinte la facilecon de l’Esperanta gramatiko en la ŝlosiloj de Ĉefeĉ, estis tiel agrable impresita, ke ŝi diris, ke ankau ŝi lernas tiun lingvon, por ke  ŝi povu skribi al siaj karaj blinduloj.Je la 23-a de septembro 1907 lau iniciato de D-ro Robin, kun la helpo de s-roj: D-ro Saul Kimel, Ion Giuglea, subleutenanto Gh. Savopol, D.Mitrany kaj kelkaj blinduloj-esperantistoj Rozescu, Prezente Levy, Stoenescu, en laborejo de d-ro Robin fondiĝis la ,,Rumana Esperantista Societo”. En 1907 d-ro S.Kimel, dentkuracisto, komencis unuan kursan  instruadon en Bukureŝto kaj en 1908 eldonis novan kurson kompletan de  Esperanto. Tiam komenciĝis brila periodo  de Esperanto en la lando. En Galati aperis la ,,Rumana Gazeto Esperantista” kaj en Bukureŝto  la ,,Rumana Esperantisto” kiu donis antaŭenpuŝon al la tiam ekflorinta Movado kaj Esperanto, venkinte la indiferentecon de la  publiko, disvastiĝis en la tuta lando, tiel ke en 1909 povis okazi la unua rumanlanda E-Kongreso  en Bukureŝto. La kongreso estis decidita jam en decembro 1908, okaze de la generala jarkunveno de ,,Rumana Esperantista Societo”(RES), laŭ promeso farita dum la Bulgara  Kongreso en Ŝumeno en  la jaro 1908 . Aparte estas interesa kaj grava la fakto, ke tiu ĉi kongreso (1-3 augusto 1909) ne estis nacia , nur rumano, ĝi estis internacia, ĉar ĝin partoprenis krom 94 rumanoj, 148 bulgaroj, 11 serboj kaj malnova rusa esperantisto s-ro N.P.Evstifeiev. Mardon, la 3-an de aŭgusto 1909 okazis la ekskurso al Sinaia, somera restadejo de la reĝa familio, kie je la 2,20-a postagmeze Ŝia moŝto la Regino Elisabeto akceptis delegacion de 30 personoj, estratan  de d-ro Robin. Dum interparolado , kiu daŭris 20-25 minutojn ŝi interesiĝis pri la esperantista movado ĝenerale, speciale inter blinduloj, kaj elmontris sian animan kontentecon al tiu ĉi genia elpensitaĵo nome Esperanto. Ŝia Moŝto la reĝino Elisabeto de Rumanio bonvolis preni sub sian alta protektado la Rumanan Esperantistan Societon kaj samtempe donis al ĝi la ekskluzivan rajton pri tradukado en Esperanton de ĉiuj verkoj de Carmen Sylva. Post la fondiĝo de la ,,Federacio de la esperantistaj societoj el Rumanio” kies prezidanto estis Henrich Fischer el Galati, komenciĝis akra interbatalado kiu malŝparis preskaŭ ĉiujn fortojn inter anoj de ,,la Federacio kaj de RES” kiu ne povas helpi disvastiĝon de Esperanto. La tro frua forpaso de d-ro Robin, kiu per siaj klopodaj kaj oferoj estigis organizatan movadon kaj helpis ĝin ĉiel, estis granda perdo por la RES, kies prezidanto li estis ek de ĝia fondiĝo. Monon, tempon, kaj eĉ sanon li ne ŝparis, por ke la afero ĉiel progresadu. Ĉar la eldonado de Esperantaj verkoj ne estis ankoraŭ alloga afero por neesperantistaj eldonistoj, li ne detenis sin fondi ,, Editura Esperanto”   (Esperanto-Eldonejo), kiu iom post iom eldonis ĉion necesan por la propagando inter rumanoj; post la rumana-Esperanto lernolibroj, propagandaj broŝuroj, sekvis  vortaroj kaj aliaj esperantaj verkoj. La unua mondmilito, malhelpante, ĝenerale la Esperantistan  Movadon, ĝin interrompis ankau en Rumanio. Multaj devis foriri al la batalkampo, kie pereis ankaŭ advokato P.Teodorescu, la daŭriginto de la laboro komencita de d-ro Robin. Post la unua mondmilito komenciĝis novan periodon  en la rumana Esperanto-movado, pro la vigla aktiveco kreita en Transilvanio kaj Banato, provincoj, kiuj antaŭ la unua mondmilito apartenis al Hungario. Oni ne devas forgesi ke la esperantista movado en Transilvanio kaj Banato komenciĝis en 1897 kiam Balint Gabor, profesoro en la  Kluĵa Universitato, organizis Esperanto-kursojn  laŭ la Zamenhofaj reguloj. Li helpis Barabas Abel aperigi en Kluĵo en la jaro 1898 lernolibron por hungaroj. En printempo 1920 Andreo Cseh en Sibiu ellaboris sian faman kursmetodon. Ĝi dankas sian ekziston al la fakto ke Andreo Cseh estis devigata gvidi Esperanto-kurson  antaŭ diversnacia publiko, konsistanta  grandparte el laboristoj en la tiea Laborista Hejmo. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton de Tg. Mures(kie la animo de la Movado estis la kultur-laboranto Josefo Halasz), kie li faris  sekve plurajn kursojn en la ,,Libera Universitato’’ .De 1921 gis 1923 li gvidis kursojn en Kluĵo, Bukureŝto kaj Ploeŝto. Samtempe li komencis organizi  la teritorion de U.E.A, varbante multajn anojn kaj starigante delegitojn. Je lia iniciato , en 1922 kelkaj malnovaj esperantistoj, inter kiuj Emil Nicolau en Ploeŝto, Ioan Giuglea kaj kapitano d-ro Frantz Josif en Bukureŝto, Heinrich Fischer en Galati , rekomencis la agadon por landa organizo,kaj tiu cele okazigis la duan rumanan landan Esperanto-Kongreson en Kluĵo (1922), en kiu partoprenis grandnombre esperantistoj el la tuta lando kaj ankaŭ el Bulgario .La kongreso okazis inter la 8-10-a de julio 1922 kaj celis reorganizi  la malnovan Rumanan Esperantistan Societon(RES-on). Post tiu kongreso Henrich Fischer invitis Andreo Cseh al la ĉefurbo Bukureŝto kaj fondis kun li  la Esperanto-Centron Rumanan, kun la celo praktike disvastigi Esperanton.Dank` al la malavara financa helpo de Henrich Fischer-Galati komenciĝis grandskala publika agado .En la kursoj de Andreo Cseh  kaj lia entuziasma juna kunlaboranto Tiberiu Morariu kreiĝis centoj de novaj esperantistoj kaj per lertaj propaganda aranĝoj la publika atento kaj simpatio turniĝis al Esperanto.Aparte menciindaj estas la oficialaj Esperanto-kursoj en la granda instruist-prepara lernejo en Gradiŝtea, en la policoficira lernejo kaj por  skoltaro .Gravan efikon havis ankau la vizitoj de prof.Gino Lupi el Milano(Italio), prof. P.Bovet el Genevo kaj d-ro Won Kenn el Kantono(Ĉinio). La apostolan laboron de pastro Andreo  Cseh , post lia transiro al Genevo,daŭrigis Tiberiu Morariu. Intertempe la restarigita RES sub la honora prezido de generalo C.Gavanescul kaj G.L.Trancu-Iasi eksministro, helpata de samideanaro, sub gvido de Henrich Fischer-Galati, daŭrigis la laboron por plua disvastigado de esperantismo. Per ĉiu-jaraj kongresoj de ili aranĝitaj (en Timisoara 1923 ; en Arad 1924 ; en Ploesti 1925 ; en Galati , sub la efektiva prezido de la ministro G.L.Trancu-Iasi, 1926 ; en Brasov 1927 ) pruvis al la vasta publiko la gravecon de Esperanto, ankaŭ per la partopreno de  malsamaj eksterlandaj esperantistoj. De 1927 pro la ĝenerala financa krizo la aranĝo de naciaj kongresoj ne estis ebla, sed  la rumanaj esperantistoj partoprenis regule la bulgarajn Esperanto-kongresojn kaj la rumana registraro  delegis oficiale Henrich Fischer-Galati ĉe ĉiuj internaciaj kongresoj kaj konferencoj organizitaj de la esperantistoj. Post la foriro de Tiberiu Morariu  al Svedio, Henry Harabaĝiu sekretario de RES kaj Sigismundo Pragano daŭris fari kursojn ĝis kiam ankaŭ tiu lasta foriris helpi al Andreo Cseh en liaj klopodoj por la monda movado . En 1932 H.Fischer-Galati partoprenante oficiale la III-an Balkanan Konferencon okazintan en Bukureŝto, povis interesi ĉiujn delegitojn  pri Esperanto, per diskutado en la komisioj kaj per speciala dokumentaro . Pluraj verkoj el la rumana literaturo aperis tradukitaj en revuoj internaciaj aŭ libroforme . La ĉefa tradukisto el la rumana estis Tiberiu Morariu. En lia traduko aperis en 1927 novelaro de Bratescu-Voinesti ,,Niĉjo Mensogulo” (kaj aliaj noveloj), en 1929 la rakonto de Mihail Sadoveanu ,,Nobela Peko”( kaj aliaj  rakontoj ) kaj en 1930 la poemaro en prozo de Emil Isac ,,Sonorilo kaj kanono”. ,,Rumana Bonhumoro en elektitaj rakontoj” tradukis kaj aperigis en 1932 P.Firu kaj Sigismundo Pragano .Post 1923 RES laubezone eldonis Informan Bultenon. Plue aperis ankau Esperanto(jan. 1925-sept. 1926) en Ploesti;La Homo( 1930) en Cernauti; Esperantistul( 1932) en Constanta; Nova Horizonto( 1934) en Calarasi; Esperanta-Movado (1926-1927) en Arad kaj Dialoguri Esperanto Romane (1925) en Ploesti. UŜE-EĤO (1930-1938) estis organo de la UŜE (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Europo) kiu aperis en Timisoara. La ĉefprincipo de la UŜE-programo estis unuiĝi kiel eble plej multe da ekonomiteritorioj kaj ĉi tiujn gvidi unuece, politike kiel doganunion. Esperanto devis esti la oficiala lingvo ĉar Esperanto estas neŭtrala kaj la plej facile lernebla lingvo. En ,,Jarlibro de UEA “ 1938 oni menciis esperantistajn agadojn nur en Arad, Baia-Mare, Brasov, Bucuresti,Cluj, Craiova, Manastur, Mangalia, Oradea, Salonta kaj Tecuci. Komenciĝis la dua mondmilito kaj la esperantista agado ĉesis. Post la milito baldaŭ kreiĝis organizaĵoj en dek urboj kaj kvin urbetojn ,subtenataj inter alia per rekomendo de la sindikatoj. En 1946 RES estis unuafoje jure rekonita, la gazetaro montris grandan simpation al Esperanto, denove estis kunlaboro kun bulgaroj (en Balkanlanda Kontakta Komitato) post la Balkana Esperanto-Konferenco kiu okazis fine de aŭgusto 1946, en Asenovgrad (Bulgario). La bulgara esperantista revuo,,Internacia Kulturo “ nomis sin ekde somero 1946 ,,kultura revuo de balkanlandaj Esperanto-asocioj”.Ankaŭ en Bukureŝto aperis la revuo ,,RES-Informa bulteno” sed apenaŭ du-tri jarojn  poste ĝia organizita agado ĉesis. La paŭzo daŭris en Rumanio pli longe ol en aliaj orienteŭropaj landoj . Ankaŭ certaj postefikoj de la persekutoj sub Stalin daŭre sekvis esti konsiderataj. Des pli , ĉar la ekzemplo de Rumanio montris ke post kelkaj esperigaj evoluoj- sub certaj enlandaj kondiĉoj ,malpermesoj kaj negativaj sekvoj por aktivuloj ne estis nepenseblaj. Stalin krome havis pseŭdointerlingvistikan teorion. Li supozis, ke post la tutmonda venko de la komunismo kaj la elformiĝo de komuna ekonomia tutmonda sistemo iom post iom kunfandiĝos la naciaj lingvoj al unu komuna monda lingvo. La estonta lingvo de la monda komunismo sendube estos la ,, lingvo de la amikeco”, la lingvo de Lenin, do la rusa. (lau funkciuloj de la ŝtato),,, kaj ĝin” oni lernu anstataŭ la ,, kosmopolitan “ ,,, burĝan “ kaj ,, mortan Esperanton “. Kio instigis la reĝimon limigi au malpermesi la disvastigon de Esperanto, do malpli estis la fideleco al ia oficiala lingva doktrino, ol politikaj konsideroj: la zorgo pro interna sekureco. Por pravigi la paŝojn el tiu timo tauge servis la slogan  pri batalo kontraŭ kosmopolitismo. Alia argumentaro por la pravigo de la kontrauesperanta sinteno, kiu estis malpli kruda ol la kulpigo pri kosmopolitismo kaj ,, agentaj agadoj “. Temas pri la tezo, ke la okupiĝo pri Esperanto logas la atenton for de la unuarangeco de socialisma  konstruado kaj ,, ke dum  la konstruado de socialismo  simple ne estas loko por Esperanto. “Ĝi paralelis la kampanjon kontraŭ kosmopolitismo kaj komencis baldaŭ superpezi ĝin, restante valida ankau dum la jaroj post la morto de Stalin. Socia ostracismo estis ofte preskau same timata kiel rektaj punoj. Komunistaj partianoj, kiuj plue propagandis Esperanton, riskis eksiĝon el la partio,kun la neeviteblaj negativaj konsekvencoj por sia profesia kariero. Fine de 1955 en Sovetunio estis fondita sub la prezido de akademiano Bokarev ,,Iniciata Grupo de Sovetaj Esperantistoj “.Same en Rumanio ,fine de 1956 starigis ,,Iniciata Komitato por Esperanto en R.P.R “,kiu instigis formadon de grupoj en tridek urboj kaj aranĝis sepdek publikajn kursojn kun pli ol 2000 kursanoj. La Instituto por Lingvoscienco kaj la Akademio de Rumana Popola Respubliko, skribe agnoskis la utilon de Esperanto. Tiu ekfloro denove pasis, verŝajne ĉefe sub la influo de la autoritata lingvisto, akademiano Alexandru Graur kiu lau maniero de konservativaj lingvistoj, interalie  en sia verko ,,Studii de lingvistica generala “(1960) komparis lingvojn kun vivantaj organismoj kaj sekve konkludis, ke Esperanto, kiel sinteza lingvo, ,, prezentas neniun avantaĝon “. Iom post iom reviviĝis la Esperanto-movado en Rumanio. Ĝi estas modelkazo de esperantista celkonscio, kontraŭ autoritata obstino kaj saĝa kaj lerta agado ĉe la  ,,bazo “. Elirpunkto de la procezo, kiu kondukis al renaskiĝo de la Esperanto-movado en nia lando, estis la kuraĝo de manpleno da esperantistoj, kiuj eĉ dum la plej malfavoraj jaroj rifuzis silenti. Ili plue organizis kursojn en privata kadro kaj grandnombre partoprenis en la Universalaj Kongresoj de Sofio kaj Budapeŝto. Inter ili menciindas: Iosif Petrin, Aurel Boia ,Ion Bunea-Bunescu, Vasile Timis, Radu Patrascu, kolonelo Constantin Sarbu, en Bukureŝto;Edmund Vincze-Oradea; Julio Csapo-Satu Mare; Eugenia Morariu kaj Sandor Beier en Cluj; Jozefo Teleky-Odorheiul Secuiesc; Maria Vitalyos-Targu Secuiesc; Sirbu Ioan-Brasov; Mihai Petre Dungeanu-Suceava; Florin A. Paraschivescu kaj Petre Fetoju en Craiova; Post sennombraj petskriboj, la esperantistoj atingis en 1969 ke la Ŝtata Komitato por Arto kaj Kulturo aprobis la fondon de Esperanto-grupoj kadre de kulturaj domoj, sed ne estis eble starigi tutlandan centron por kunordigi la surlokan aktivadon ĉar ,,Rumana Kunordiga Esperanto-Komitato “, fondita en aŭgusto 1970 neniam estis oficiale agnoskita kaj leĝe registrita. Kvankam la Komitato organizas renkontiĝojn kaj dissendas ĉiumonate internan informilon:,,Informa letero “ al ĉirkaŭ 1500 personoj, la pluan disvastigon de Esperanto, tamen la permeson (en novembro 1973) okazigi kursojn en popolaj universitatoj, malhelpas la manko de lernolibroj kaj la ofte malfavoraj artikoloj en la rumana gazetaro. Gramatiko(,,Esperanto-limba internationala de Nicolae Bulencea) aperinta en novembro 1974 havis eldonkvanton de nur 2500 ekzempleroj. Oni devas mencii la partoprenon, ekde 1968 de la rumanaj stataj pupteatroj al PIF-festivaloj en Zagrebo(Jugoslavio) kie  ili akiris multajn premiojn. La festivalo okazis sub la patroneco de Unuiĝo Internacia de Marionetistoj (UNIMA). El Rumanio partoprenis pupteatroj el Cluj, Alba Iulia, Bacau, Oradea, Ploesti, Constanta, Bucuresti,Brasov,Galati,ktp. La signifo de pupteatraj prezentadoj en la Internacia Lingvo, precipe en la kadro de internaciaj festivaloj , estas plurobla. Por partopreni la artistoj devis havi kontentigan posedon de Esperanto. La uzo de unusola lingvo ebligas kontaktojn kaj interŝanĝon de pensoj.  Necesas substreki la grandegan laboron,kiun dum la 1970-aj jaroj faris la kulturteoriisto kaj filologo Ignat Florian Bociort. Inter 1965-1970 li estis gastodocento ce la Berlina Humboldt-Universitato. Tie li renkontiĝis kun fama germana esperantisto Rudi Graetz(1907-1977) kaj komencis lerni Internacian  Lingvon agi por disvastigo de Esperanto. Post reveno al Rumanio per laŭplana kaj intensiva laboro en intelektulaj rondoj, Bociort sukcesis fondi en 1978 la ,,Kolektivon pri Esperanto kaj Interlingvistiko” ĉe la Rumana Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj ankaŭ per la helpo de estinta prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, kiu vizitis en Bukureŝto prezidanton de Rumana Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj en la somero 1978.La kolektivo metis la akcenton je la scienco kaj universitatnivela instruado de Esperanto. En pluraj filologiaj fakultatoj de rumanaj universitatoj Esperanto komencis esti instruata kiel nedeviga studobjekto, kaj krom lernolibroj kaj vortaroj aperis ankau lingvistikaj studoj pri Esperanto. Dum iom da tempo estis la espero, ke la kolektivo povos funkcii kiel kvazaŭa landa organizaĵo. Sed, tute kontraŭe, sekvis nova regreso. Ekde 1982 estis likviditaj la lokaj kluboj de esperantistoj, fine ankaŭ la kolektivo. En 1985 venis malpermeso pri ĉiu ajn esperantista agado. Bociort estis eksigita el la universitato de Timisoara. En 1985 estiĝis en Bukureŝto la sendependa junulara rondo alpista kaj esperantista ,,ESPEMONT “ kiu celis festi la centjariĝon de Esperanto. La rondo havis propran gvidan komitaton, sen ejo  ( la anoj kunvenis en kafejoj, restauracioj ktp,) Post du jaragadon, inter 11-13-a septembro 1987,la rondo Espemont organizis en montaro Buĉeĝi, ĉe hotelo Peŝtera, la feston de centjariĝo de Esperanto en Rumanio. Tiam alvenis tien la distriktaj komunistaj estroj en Dambovita kaj invitis la prezidanton de la rondo George Mahalu kaj la sekretarion Marian Vochin al la ĉambro de hotelestro kaj devigis ilin ĉesigi la feston. Mahalu George, kuraĝe respondis, ke unue oni montru al li la leĝon kiu malpermesas uzi Esperanton.La  partiaj superuloj ne povis respondi kaj foriris, tamen forprenis la korodimunan tabulon kiun la partoprenantoj almetis sur roko apud vojo en ,,Cheile Tatarului “. Sur la tabulo estis skribite ke rumanoj festis Centjariĝon de Esperanto. Ĝis la jaro 1990 esperantistoj partoprenantaj en Peŝtera estis alvokitaj al siaj partiaj superuloj(kie ili laboris ) kaj al la politika polico kaj atentigitaj ke devas ĉesigi la E-agadon au estos maldungitaj. En Rumanio nur post 1989 kreiĝis la eblecon por fondi kutiman asocion. Komence de 1990, en januaro renaskiĝis la Rumana Esperanto- Asocio ( REA ). Prezidanto elektiĝis prof. I.F.Bociort .Vicprezidantoj estis d-roj Aurel Boia kaj Constantin Dominte;sekretario de REA estis d-ro Marian Constantinescu .REA havis en Rumanio la bazon por ĉirkau 40 filioj. Krome fondiĝis Rumana Universitata Esperanto-Centro kun sidejo en Timisoara. La estro de tiu centro estis ankaŭ prof. Bociort;vicestroj estis prof. d-ro Hans Bettisch kaj doc. Minerva Bocsa .La nombro de esperantistoj en Rumanio estis malfacile taksebla. La asocio disponis pri pli 3000 nomoj. La plej multaj lernis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la lingvon en universitataj kursoj, kiuj multis tra la lando. Inter 13-15 julio 1990 okazis en Timisoara la unua  rumana  esperantista  kongreso post la dua mondmilito. Kvankam ceestis 300 esperantistoj sed ne delegitoj, tamen oni balotis kaj ŝanĝis la sidejon  de la asocio el Bukureŝto al Timisoara. Je la 25-an de aprilo 1990, en urbo Tulĉea, estiĝis ,,Unuiĝo de Esperantistoj Ŝakludantoj en Rumanio “(UŜER ). Prezidanto estis elektita majoro Laszlo Noel. Je la fino de 1990 oficialiĝis kun jura personeco ,,Asocio de Esperantistoj Kluĵo “ ( AEK ). La rumana semajna gazeto ,,7 Zile “ el urbo Ramnicul Valcea aperigis Esperanto-lecionojn, sub la subskribo de Ioan Soare. Komence de oktobro 1990, Radio Rumanio-Junularo disaŭdigis, semajnan  kurson. La kurso gvidita de prof. Marian Constantinescu havis sukceson. Inter 7-12 de aprilo 1991 okazis en Odorheiul Secuiesc la 9-a Internacia Metodika Seminario organizita de ILEI . La junulara sekcio de Rumana Esperanto- Asocio restariĝis en marto 1991 sub nomo REJO, kaj pli malfrue, je la 20-a de novembro 1995, estiĝis en Timisoara , Rumana  Esperantista  Junulara Asocio (RumEJA ). Je la 14 septembro 1991 en Braŝovo fondiĝis ,,Rumana Esperanto Fervojista Asocio ( REFA ) kaj en urbo Oradea la sekcion de IKUE . 23 septembro 1992 estas la dato kiam aperis juran personon,, Asocio Esperanto Oradea “ (AEO ). En aŭgusto 1993 , en Sibiu, la rumana filio de AIS fondita en 1990 estis reorganizita sub la nomo ,,Asocio  Internacia de la Sciencoj-Rumanio “,kiu estis legalizita kaj poste aliĝis al AIS-San Marino. En Rumanio  malregule aperis bulteno de la nacia E-organizo ( Esperanto-Informilo 1992; ES-TO 1998 ); kaj ankau aliaj kiel Donaris(1990)-Tulcea ; Bukureŝta Informilo (1994)-Bukureŝto kaj Berkeley; Medicina Informilo (1994)-Bukuresto; Bazaro (1997)-Kluĵ-Napoka; La rumana fervojisto (1996)-Brasov. Oni reeldonis kelkajn popularajn lernilojn kaj eldonis novajn. Kaj la nacia kaj lokaj radiostacioj disaŭdigas E-kursojn kaj en Kluĵo eĉ la televido havis regulan semajnan E-programon dum tuta jaro 1993. Post la rumanigo de,,La nova realismo “ de Bruno Vogelmann aperis en la rumana ,,La miraklo de la 20-a jarcento” de Masayuki Saionji ,ambaŭ en Timisoara. Per la jura definitiva  decido n-ro 57/1994 de Bukureŝta Tribunalo estiĝis Rumana Esperanto-Asocio por Sano(REAS) kiu celas dissendi Esperanton tra medicinaj rondoj, organizi medicinajn kunvenojn aŭ faciligi la partoprenadon de tiaj internaciaj kunvenoj,ktp. La prezidanto estis elektita d-ro Caius Chirita. Okaze de la 9-a Rumanlanda Esperanto-Kongreso, je la 24-an de septembro 1994, oni decidis studi la novproponita statuto de la asocio kaj en la sekvonta jaro, en majo 1998 aprobi la statuto kaj la ŝanĝo de la nomo en,,Esperanto  Asocio de Rumanio “(EAR ) okaze de la 10-a Rumana Esperanto-Kongreso. Alia nacia esperantista kongreso okazis en majo 1998 en urbo Timisoara. Post tiel nomata rumana revolucio, Eldonejo Bero en Usono, aperigis diversajn tradukaĵojn el la rumana literaturo. Ankaŭ aperis tradukoj en diversaj E-gazetoj. Inter la tradukistoj devas  mencii Ionel Onet, Constantin Dominte, Jozefo E.Nagy, Sasha Vlad, Eugenia-Ecaterina Popoviciu, Maria Secula , Nicoleta Mendrea, Nicolae Macovei, Lenke Szasz(en Praid),ktp. Aperis ankaŭ en Rumanio la dulingva,,Eminescu en Esperanto”. La eldonon prizorgis la senlaca Aurora Bute kaj redaktis la kompetenta Constantin Dominte. Dum la jubilea jaro de Eminescu aperis , ekster Rumanio alia dulingva volumo, kun la plej longa poemo de Eminescu ,,Luceafarul”, kies E-lingva versio, titolita ,,La Vesperstel` “, ŝuldiĝas al bukureŝta tradukisto Jozefo E. Nagy. Alia E-versio de ,,Luceafarul” malpli konata, aperis same  en Usono, en 1998 ĉe California Publishing Company(San Francisco) sub la titolo ,,Lucifero”(tradukinto:Jozefo Petrin). Post la jaro 2000 du gravaj eventoj estis en esperantista Movado el Rumanio: Inter la 14-a kaj la 19-a de julio 2003 okazis la 14-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco en la nordorient-rumana urbo Oradea kaj inter la 7-a kaj la 14-a de majo 2005 okazis en Brasovo la 57-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kiu la unuan fojon okazis en Rumanio. Partoprenis ĝin 274 personoj el 23 eŭropaj landoj kaj Ĉinio.Oni ne devas forgesi mencii  la agemajn esperantistojn al kiuj ŝuldiĝas la disvolviĝon de la esperantista Movado en Rumanio: Aurora Bute, Istvan Budahazy, Attila Makay, Julia Sigmond, Emil Crancau, Mariana Berariu, Mihai Trifoi, Rodica Todor, Marian Constantinescu, Jozefo E. Nagy,Ionel Bodale, Nicolae Macovei kaj speciale nian samideanon el Nederlando , Ionel Onet. Permesu al mi fini mian mallongan prelegon per  la lasta strofo de la poezio,,La Vojo” de Zamenhof: Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante/ Ni iru la vojon celitan! /Eĉ guto malgranda, konstante frapante,/ Traboras la monton granitan /L`espero, l`obstino kaj la pacienco /Jen estas la signoj, per kies potenco / Ni  paŝo post paŝo, post longa laboro,/Atingos la celon en gloro.  

Tiu prelego estis prezentita dum Esperanta Rumania Kongreso en Vatra Dornei, septembro 2007.

Niciun comentariu:

Trimiteți un comentariu